27 July, 2011

Ĉu vi scipovas Esperanton?


Ni ofte parolas pri disvastigo de Esperanto. Ni ofte maltrankviliĝas pro la kultura kaj lingva kanibalismo. Ni ĉiam klopodis trovi manierojn por sciigi la amason kaj la eliton pri la utileco de Esperanto, pri la fakto ke Esperanto estas viva lingvo, pri la graveco de simpleco kaj neŭtraleco. Ni, de tempo al tempo, diskutas pri desuprismo kaj desubismo... pri finvenkismo kaj raŭmismo.
Kelkfoje ni eĉ sukcesas: ni konvinkis gravajn servojn uzi ankaŭ nian lingvon.

Tamen, kiam ni vojaĝas eksterlande, ni demandas al iu ajn interparolanto: "Do you speak English?".

Tiamaniere ni kontribuas al la sukceso de la neezakta ideo ke "en la tuta mondo oni parolas (nur) la angla". Kompreneble, kiam ni moviĝas en Esperantujo, ni parolas Esperante... ni ja serĉas Esperanton en butikoj kaj afiŝoj, tamen tio estas eĉ pli ĉagreniga ol fari nenion. Fakte, tiamaniere, ni similas pli al fanatikuloj ol samideanoj.

Se ni vere deziras ke la homoj estimu Esperanton... ke la homoj uzu Esperanton, ni mem devas uzi nian lingvon. Do, kiam ni estas eksterlande, unue ni devas demandi "ĉu vi scipovas Esperanton?". Verŝajne ni ne estos sufiĉe bonŝancaj por trovi tuj Esperant-lingvanon... tamen, demando post demando, de peto al peto, iom post iom, tiuj uloj perceptos nian lingvon kiel postulatan aferon... ne nur kiel ludon por strangaj cerbeguloj.

No comments:

Post a Comment