19 August, 2011

Esperanto kaj labordonado.

Kutime ne utilas la enigo de Esperanto en propran kariertabelon.
Mi legis, antaŭ kelka tempo, anoncon de firmao pri labordonado tute malbonfavoran al Esperanto; fakte ĝi asertis ke "ne enigu en viaj notoj senutilajn bagatelojn kiel scipovon pri Esperanto aŭ Klingona lingvo".

Tio estas tre malbonfavora. Kiel bone asertis la famkonata filozofo Schopenhauer en Eristische Dialektik, por venki en diskuto tre efikas la parolado pri la profito.

Do se, en la labordonado, nun oni senkaze kontraŭas Esperanton, la situacio iĝos pli kaj pli malfacila.

Tamen la malbono ne estas ĉiam vera malbono.
Fakte tiu nepravigita agmaniero povus iĝi eĉ instigo por nia movado.
Se tiaj labordonantoj preferas ulojn kiuj ne konas (notu bone: mi uzis "koni" kaj ne "scipovi") Esperanton, tiuj el ni kiu povas labordoni devas postuli la scipovon (aŭ almenaŭ la konon) de nia internacia lingvo.
Ne gravas ĉu la lingvo utilas ĉu ne, fakte Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ ideo.... kaj eĉ vivmaniero.
Do, elektado de laboristoj kiuj samopinias igas la laboron pli facila kaj la labormedio pli stimula, ĉu ne?

Jes, mi povas aŭdi voĉeton kiu asertas: "tamen tiamaniere nia movado estos similigita al framasonaro aŭ al sekto".
Ni jam estas similigitaj al ili de la uloj kiu samopinias kun la kontraŭuloj de Esperanto.
Krome, tiu verdikto ĉefe fontas de nia insistemo kaj endoktrinigemo.
Do ni estu framasonaro por stranguloj... tamen stranguloj kiuj havas laboron kaj vivon pli bonaj ol la "realistoj".

Atentu!
Kiam samideano labordonas, li devas favori la movadon... ne ekspluati ĝin. Male oni povas iĝi pli malutila ol ajna anonco kontraŭa al Esperanto.


P.S.
Schopenhauer en Eristische Dialektik konsideras aliajn manierojn por venki en la diskutoj. El ili la lasta ebleco estas insulti la kontraŭulon. Ja tio ne estas civila agmaniero, tamen en okazaĵoj kiel tiu anonco, tiu agmaniero estus eĉ konsilinda. Ni estas pacemaj... kaj ne senspinuloj.

16 August, 2011

Eduka valoro de Esperanto


Kiam ni parolas pri Esperanto, ofte ni rimarkas ĝian validecon en la instruado de aliaj lingvoj. Kiam ni priskribas Esperanton, ni ofte diras ke ĝi estas "lingvo de paco".
Tamen... la unua en si mem estas nur teĥnika afero... la dua estas simpla difino; fakte la Majstro mem sciis ke ĝi ne sufiĉas por akiri la pacon (fakte li kreis Homanarismon kiel solvon por tio).
Male (pardonu mian ironion) per Esperanto ni kapablas eĉ pli bone kvereli (kaj sincere, tio okazas pli ofte ol ni deziras).

Tio estas vera nur se ni konsideras tiujn aferojn aparte.
Fakte ili estas nur manifestadoj de alia kaj pli profunda esenco.

Esperanto naskiĝis en la deknaŭa jarcento. Tiama sento estas tre malsama ol la nuna. Ekzemple, gastoj kaj gastigantoj sentis devojn inter ili kaj laŭ kulturo... kaj laŭ komuna sento.
La Esperantistoj estas ankoraŭ tre similaj al siaj pra-samideanoj (kvankam ĉiam malpli).
Kio estas tiu "gastig-devo"?
Tio estas la respekto.
La respekto ne estas unuflanka.
La respekto ne estas ŝuldita... ĝi estas ambaŭflanka.

Do, sub tiu ideo, la forto de la ideo pri neŭtrala lingvo (kaj ne nur pri ĝi) estis sentita pli tiam ol nun.
Fakte en tiuj jaroj, multaj projektoj naskiĝis gviditaj de la sama ideo. Nun, male, la kreado de lingvo estas ĉefe intellekta kapablatesto aŭ simpla konkurado.
Nu, ni ne devas surpriziĝi pri la malfacileco disvastigi kaj utiligi Esperanton, kvankam la nuna tempo entenas situaciojn pli taŭgajn kaj realajn (kiel, ekzemple, la Eŭropan Komunaĵon) ol la antaŭaj.
La sento ŝanĝiĝis.

Tamen, ni povas uzi Esperanton en kontraŭa direkto.
Se tiam ĝi estas stimulita de la respektosento... nun ni povas uzi ĝin por stimuli kaj revivigi la saman respektosenton.
Do,  krom lingvaj kaj "pacaj" aferoj, ni devas sciigi la movadon kaj la kulturon kiel praktikan ilon por trejni al la terura "globalization"... sed per taŭgaj rimedoj.
La Esperant-filozofio ne kreas ulojn kiuj postulas rajtojn sen devojn aŭ trudas devojn sen rajtojn.

Tio estas afero pli ĉiutaga ol la grava ideo de paco.
Nun la "paco en la mondo" iĝis "dista" kiel la monda malsato aŭ la ozontruo, t.e. aferoj por nacioj, por politikistoj, ktp., t.e. intelektaj kaj politikaj temoj.
Male la problemoj de kaj pri la enmigrintoj estas realaj... ili estas ĉemanaj.
Egale estas ĉemana ankaŭ la problemo pri nacia identeco.
Tio okazas ne nur pro la enmigrado sed ankaŭ pro la influo de la ekonomie dominantaj nacioj.
Ekzistas landoj kiuj troviĝas inter du pafantoj (bonŝance laŭ figura senco).
En tiu kazo, Esperanto iĝas eĉ ilo por supervivi.

Do... Esperanto instruas la respekton; Esperanto instruas kiel protekti propran identecon sen strumbli sur la naciismo; fine Esperanto instruas kiel integriĝi en la eksterlanda medio.

Jes, Esperanto utilas ankaŭ por tiu.
Multaj personoj bedaŭrinde devas lasi siajn proprajn amojn, familianojn, amikojn kaj naciojn por vivi eksterlande. La elmigrulo ofte estas inter alienulo kaj eksterterano.

Tamen la Esperanta medio estas kuseneto. Fakte ĉiu samideano scias ke oni povas retrovi la saman etoson en ĉiu Esperanto-grupo. Krome (kiel ni jam skribis) Esperanto helpas en la lernado de novaj lingvoj kaj tio helpas la integriĝon, kiu per Esperanto-ideo estus respektema.

Esperanto estas edukado pri la homaj rajtoj.
Esperanto estas edukado pri respekto pri identeco de ni kaj de la aliuloj.
Esperanto estas emoci-kulturala edukado.

Do... ni devas sciigi Esperanton kiel modernan ilon por supervivi... estus ni kaj aŭtoktonoj kaj elmigruloj.