02 March, 2012

Ĉu vi ne dormis pro...?


Se iu demandas en Esperantujo «Ĉu vi ne dormis pro la bruo ĉi-nokte?», tiu surpriziĝas pri la inter si kontraŭaj respondoj de la sendormuloj.
Tio estas la konata problemo pri la "negaj demandoj". La unua lingvo de ĉiu parolanto (mi rememorigas al la afablaj legantoj ke Esperanto estas helpa lingvo) influas. Fakte ni povas resumi la aferon per du respond-kategorioj: la tiel nomata "okcidenta sistemo" kaj la tiel nomata "orienta sistemo". La parolanto de "okcidenta lingvo" (anglo, germano k.t.p.) respondas al nega demando kiel se tiu frazo estus pozitiva, do sendepende de la formo mem. La parolanto de "orienta lingvo" (ruso, japano k.t.p.), male, respondas ekzakte tion, kion la demando enhavas.. do "ne" negas la serton kaj "jes" jesigas la supozon.
Jes... "supozo".

Fakte la kialo... la neceso.. de negaj demandoj estas rilatata al la esprim-ebleco de ĉiu parolanto. Kiam iu demandas «Ĉu vi ne dormis pro la bruo ĉi-nokte?», aŭ supozas ion (ekzemple ĉar tiu vidas vin taŭzita) aŭ asertas nerekte «Mi ne dormis pro la bruo ĉi-nokte... Kaj vi?».
Do estas sensence postuli la forigo, kiel estis petata de kelkaj elstaraj "okcident-stila" parolantoj.
Ĉu eble ankaŭ la "asertaj demandoj" estas forigendaj ĉar ili (ŝajne) ne estas laŭregulaj?

Sergio Pokrovskij verkis tre interesan artikolon pri tiuj temoj.
Mi adresas la leganto al tiu paĝo por studi temon pli profunde: http://lingvakritiko.com/2011/06/26/chu-jes-au-ne/

Tamen... kiel Zamenhof alfrontis la aferon siatempe?
Li uzis ambaŭ sistemojn. Verŝajne Zamenhof pensis ke estas nur afero pri elasteco.
Nu... ĉu eblas interkompreniĝi sen regulo pri negaj demandoj?

Esperanto estas logika kaj planita lingvo sed ne artifika... aivorte ĝi ne estas apriora; fakte ĝi havas ankaŭ naturema evoluo kaj animo.
Do.. ekzistas en naturo lingvo kiu kapablas mastrumi la aferon "anarĥie"?
Jes... la itala lingvo.
Italoj povas respondi laŭ ambaŭ sistemoj kaj ili sukcesas interkompreni!
Do la problemo ne estas en Esperanto sed ekster Esperanto, t.e. la mensorigideco devenanta de la kutimoj de nia denaska lingvo.
Igi "regulo" ĉu okcidenta ĉu orienta sistemo estas klopodo por naciigi Esperanton kaj tio estas malbono.

Bona instruisto pri Esperanto devas sciigi siajn lernantojn pri la ebleco ricevi (aŭ doni) respondon kiu kontraŭas denaskan logikon de la demandinto. La afero povas esti antaŭvidita de la nacieco... tamen la ĉefa punkto estas ke Esperanto estas utila al la menselasteco.
Ne transformu ĝin en ekvacion...
Kvankam lingvo estas aksioma dedukta sistemo, la natura homa logiko estas analogi-ka, kiel trafe komprenis Freŭdo.
Se oni sentas sin maŝine logikema, tiu povus rekte lerni Lojbanon.

25 October, 2011

Desuprismo kaj desubismo


Esperantistoj kutime diskutas pri multaj temoj.
Unu el ili estas instruado pri Esperanto en la lernejo.
Do, kara leganto, mi demandas al vi ĉu vi deziras ke Esperanto estu deviga studobjekto en la lernejo ĉu, male, vi preferas liberan lernadon ekster ia ajn edukejo?
Alivorte, vi estas ĉu desupristo ĉu desubisto?
Ofte la esperantistoj havas desuprismajn aŭ desubismajn opiniojn sen koni kaj tiujn teoriojn kaj eĉ ilian ekziston.


Do, kio estas desuprismo?
El vikipedio:
La desuprismo estas la kredo, ke oni povas atingi la [...] ĝeneralan enkondukon de Esperanto per konvinkado de politikistoj, per leĝa enkonduko de Esperanto en la lernejojn, kaj la koncerna agado. Ĝi kontrastas kun la desubismo, kiu volas disvastigi Esperanton inter individuoj.

Kaj kio estas desubismo?
Denove el vikipedio:
Desubismo estas la kredo, ke oni povas atingi la [...] ĝeneralan enkondukon de Esperanto per disvastigo [...] inter individuoj, kaj la koncerna agado. Ĝi kontrastas kun la desuprismo, kiu volas disvastigi Esperanton per decidoj de politikistoj.

Tiuj malaj vidpunktoj ekzistas ekde la komenco de la movado.
Fakte, dum la 6-a UK, kiu okazis en Usono, Zamenhof asertis “La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laboro de privataj homoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble ĝi estos atingita per la unua vojo.”
Do Zamenhof mem estis desubista... kvankam tiu "plej kredeble" estas ankaŭ malespero en helpo de ŝtataj sistemoj.

Do... estas pli efika ĉu desuprismo ĉu desubismo?
Kompreneble desuprismo estus la plej facila vojo por atingi vastan rezulton.
Se ŝtato kreas leĝon per kiu ĝi devigas ĉiujn lerni kaj uzi Esperanton, tiuj ŝtatanoj iĝas tuj-tuje esperantistoj.

Tamen, oni diras ke la facila vojo estas suĝesto de la diablo!
Rigardu ni la tutan aferon laŭ alia vidpunkto: la kvalito.
Eble tiuj ŝtatanoj ĉu konus la internan ideon?
Ĉu eble tiuj konduti kiel naturaj esperantistoj?
Parte jes, parte ne. Ĉiukaze, tiu "devigo" ne helpas la disvastigon de la filozofio e la vivmaniero kiu estas kutime komuna al ĉiuj naturaj esperantistoj sendepende de iliaj politikaj ideoj, posedoj, nacioj k.t.p.

La desubisma vojo estas la malpli facila.
Ĝi certigas sufiĉan bonan kvaliton sed nesufiĉan kvanton.
La desubisma vojo postulas multon al la movado... ĉiaman sindevigon en la disvastigo de la lingvo kaj ĝiaj ideoj. Tamen ĝi estas la plej solida vojo; fakte se ŝtato malpermesus Esperanton, nia lingvo daŭras ĉiukaze, kvankam en kaŝiteco. Tio jam okazis en historio; tamen tiam la pluvivo de Esperanto estis ebla nur pro la firma konvinko de tiuj samideanoj (do pro la kvalito).

Do estas pli bona ĉu desuprismo ĉu desubismo?
Evidente desubismo estas preferinda, tamen desuprismo havas kelkajn bonajn punktojn tiel ke estus domaĝe tute rifuzi tiun agmanieron.
Eble la solvo estas en la mezo.
Nu... kion vi opinias pri Esperanto kiel libera studobjekto en la lernejo? :)

19 August, 2011

Esperanto kaj labordonado.

Kutime ne utilas la enigo de Esperanto en propran kariertabelon.
Mi legis, antaŭ kelka tempo, anoncon de firmao pri labordonado tute malbonfavoran al Esperanto; fakte ĝi asertis ke "ne enigu en viaj notoj senutilajn bagatelojn kiel scipovon pri Esperanto aŭ Klingona lingvo".

Tio estas tre malbonfavora. Kiel bone asertis la famkonata filozofo Schopenhauer en Eristische Dialektik, por venki en diskuto tre efikas la parolado pri la profito.

Do se, en la labordonado, nun oni senkaze kontraŭas Esperanton, la situacio iĝos pli kaj pli malfacila.

Tamen la malbono ne estas ĉiam vera malbono.
Fakte tiu nepravigita agmaniero povus iĝi eĉ instigo por nia movado.
Se tiaj labordonantoj preferas ulojn kiuj ne konas (notu bone: mi uzis "koni" kaj ne "scipovi") Esperanton, tiuj el ni kiu povas labordoni devas postuli la scipovon (aŭ almenaŭ la konon) de nia internacia lingvo.
Ne gravas ĉu la lingvo utilas ĉu ne, fakte Esperanto estas ne nur lingvo sed ankaŭ ideo.... kaj eĉ vivmaniero.
Do, elektado de laboristoj kiuj samopinias igas la laboron pli facila kaj la labormedio pli stimula, ĉu ne?

Jes, mi povas aŭdi voĉeton kiu asertas: "tamen tiamaniere nia movado estos similigita al framasonaro aŭ al sekto".
Ni jam estas similigitaj al ili de la uloj kiu samopinias kun la kontraŭuloj de Esperanto.
Krome, tiu verdikto ĉefe fontas de nia insistemo kaj endoktrinigemo.
Do ni estu framasonaro por stranguloj... tamen stranguloj kiuj havas laboron kaj vivon pli bonaj ol la "realistoj".

Atentu!
Kiam samideano labordonas, li devas favori la movadon... ne ekspluati ĝin. Male oni povas iĝi pli malutila ol ajna anonco kontraŭa al Esperanto.


P.S.
Schopenhauer en Eristische Dialektik konsideras aliajn manierojn por venki en la diskutoj. El ili la lasta ebleco estas insulti la kontraŭulon. Ja tio ne estas civila agmaniero, tamen en okazaĵoj kiel tiu anonco, tiu agmaniero estus eĉ konsilinda. Ni estas pacemaj... kaj ne senspinuloj.

16 August, 2011

Eduka valoro de Esperanto


Kiam ni parolas pri Esperanto, ofte ni rimarkas ĝian validecon en la instruado de aliaj lingvoj. Kiam ni priskribas Esperanton, ni ofte diras ke ĝi estas "lingvo de paco".
Tamen... la unua en si mem estas nur teĥnika afero... la dua estas simpla difino; fakte la Majstro mem sciis ke ĝi ne sufiĉas por akiri la pacon (fakte li kreis Homanarismon kiel solvon por tio).
Male (pardonu mian ironion) per Esperanto ni kapablas eĉ pli bone kvereli (kaj sincere, tio okazas pli ofte ol ni deziras).

Tio estas vera nur se ni konsideras tiujn aferojn aparte.
Fakte ili estas nur manifestadoj de alia kaj pli profunda esenco.

Esperanto naskiĝis en la deknaŭa jarcento. Tiama sento estas tre malsama ol la nuna. Ekzemple, gastoj kaj gastigantoj sentis devojn inter ili kaj laŭ kulturo... kaj laŭ komuna sento.
La Esperantistoj estas ankoraŭ tre similaj al siaj pra-samideanoj (kvankam ĉiam malpli).
Kio estas tiu "gastig-devo"?
Tio estas la respekto.
La respekto ne estas unuflanka.
La respekto ne estas ŝuldita... ĝi estas ambaŭflanka.

Do, sub tiu ideo, la forto de la ideo pri neŭtrala lingvo (kaj ne nur pri ĝi) estis sentita pli tiam ol nun.
Fakte en tiuj jaroj, multaj projektoj naskiĝis gviditaj de la sama ideo. Nun, male, la kreado de lingvo estas ĉefe intellekta kapablatesto aŭ simpla konkurado.
Nu, ni ne devas surpriziĝi pri la malfacileco disvastigi kaj utiligi Esperanton, kvankam la nuna tempo entenas situaciojn pli taŭgajn kaj realajn (kiel, ekzemple, la Eŭropan Komunaĵon) ol la antaŭaj.
La sento ŝanĝiĝis.

Tamen, ni povas uzi Esperanton en kontraŭa direkto.
Se tiam ĝi estas stimulita de la respektosento... nun ni povas uzi ĝin por stimuli kaj revivigi la saman respektosenton.
Do,  krom lingvaj kaj "pacaj" aferoj, ni devas sciigi la movadon kaj la kulturon kiel praktikan ilon por trejni al la terura "globalization"... sed per taŭgaj rimedoj.
La Esperant-filozofio ne kreas ulojn kiuj postulas rajtojn sen devojn aŭ trudas devojn sen rajtojn.

Tio estas afero pli ĉiutaga ol la grava ideo de paco.
Nun la "paco en la mondo" iĝis "dista" kiel la monda malsato aŭ la ozontruo, t.e. aferoj por nacioj, por politikistoj, ktp., t.e. intelektaj kaj politikaj temoj.
Male la problemoj de kaj pri la enmigrintoj estas realaj... ili estas ĉemanaj.
Egale estas ĉemana ankaŭ la problemo pri nacia identeco.
Tio okazas ne nur pro la enmigrado sed ankaŭ pro la influo de la ekonomie dominantaj nacioj.
Ekzistas landoj kiuj troviĝas inter du pafantoj (bonŝance laŭ figura senco).
En tiu kazo, Esperanto iĝas eĉ ilo por supervivi.

Do... Esperanto instruas la respekton; Esperanto instruas kiel protekti propran identecon sen strumbli sur la naciismo; fine Esperanto instruas kiel integriĝi en la eksterlanda medio.

Jes, Esperanto utilas ankaŭ por tiu.
Multaj personoj bedaŭrinde devas lasi siajn proprajn amojn, familianojn, amikojn kaj naciojn por vivi eksterlande. La elmigrulo ofte estas inter alienulo kaj eksterterano.

Tamen la Esperanta medio estas kuseneto. Fakte ĉiu samideano scias ke oni povas retrovi la saman etoson en ĉiu Esperanto-grupo. Krome (kiel ni jam skribis) Esperanto helpas en la lernado de novaj lingvoj kaj tio helpas la integriĝon, kiu per Esperanto-ideo estus respektema.

Esperanto estas edukado pri la homaj rajtoj.
Esperanto estas edukado pri respekto pri identeco de ni kaj de la aliuloj.
Esperanto estas emoci-kulturala edukado.

Do... ni devas sciigi Esperanton kiel modernan ilon por supervivi... estus ni kaj aŭtoktonoj kaj elmigruloj.

30 July, 2011

En la tuta mondo oni parolas la... germanan


Ni kutime opinias ke la unua fonto de la lingva dominado estas ekonomia aŭ politika supereco.
Sendube tio estas tiel, tamen, en tiu laŭŝajna socio, la psikologia influo havas gravan rolon.

Mia amiko Angelo (kompreneble ĝi estas formala nomo) estas bona ulo. Li estas kontisto ĉe banko... do li ne estas fakulo ĉe grava instituto aŭ universitato, tamen li havas tre specialan inklinon por la germana lingvo (kaj vera ampasion por aŭtomobilismo).

Lia renkonto kun tiu lingvo estis tute hazarda. Nia komuna amiko donacis al li laŭkajeran kurson, kiun li aĉetis antaŭe por plibonigi sian laboreblecojn. Li ne sukcesis lerni la germanan, ĉar ĝi estis tro malfacila por li.
Male Angelo tuj familiariĝis kun tiu ĝerman-devena idiomo kaj la sekvantan jaron li provis sian regadon de la lingvo per feria semajnfino en Aŭstrio (kie estis aŭtomobilisma konkurso).
Li mirigis siajn amikojn kaj eĉ multajn aŭstrianojn per sia naturaleco en la parolado.

Sekve li vizitis ankaŭ aliajn naciojn kie oni parolas la germanan (ĉefe pro sport-pasiaj kialoj). Lia scipovo pliboniĝis... kaj multaj germanlingvanoj opiniis ke li estis ja germano... sed "el alia provinco".

Post kelkaj jaroj, Angelo edziĝis. Lia edzino deziris viziti Boemion dum ilia geedza vojaĝo.
Kiam li atingis Boemion per aŭtomobilo, li demandis al iu preterpasanto informojn pri la vojo... sed, antaŭe demandi pri la vojo, li petis:
«Do you speak English?»
Tiu ulo respondis jese... kaj do la interparolo pludaŭris en la angla, kun multaj malfacilaĵoj, fakte kaj Angelo kaj tiu preterpasanto regis tiun lingvon per tre baza nivelo.
Tio ripetiĝis ankaŭ en la hotelo, en la restoracio kaj tiel plu.

Kiam ili revenis hejme, ili rakontis al ni sian geedz-vojaĝon kaj priskribis la boemiajn belaĵojn.
Dum ilia raportaĵo (provizita per multaj fotografaĵoj), Angelo asertis:
«Ni tute trankvile vojaĝis per aŭtomobilo kaj ni ne havis problemojn kun la lingvo. Fakte en Boemio ĉiuj scipovas iomete da angla. Mi ne ĉiam komprenis ĉion tamen...»
Mi, ne komprenante tiun elekton pri lingvo, demandis al li:
«Kial vi parolis angle en Boemio?»
Angelo ne divenis la kaŭzon de mia demando kaj tuj respondis:
«Ĉar en la tuta mondo oni parolas la anglan»
Kaj mi replikis: «En tiu parto de Boemio oni parolas la germanan!»
Angelo iritiĝis pensante ke li povis kaj ŝpari al si la penon paroli angle... kaj kompreni kaj demandi ĉion per lingvo kiu li regis same de patrinlingvano.

Li ne informiĝis pri la loka lingvo pro ĝenerala kaj disvastigita konvinko.

Tiu estas simpla anekdoto, tamen ĝi rivelas tre gravan problemon, kiun ni devas konsideri kiam ni pritraktas lingvan demokration kaj Esperanton.


Eta posta aldono:
Post la publikigo de ĉi tiu verko, mia amiko rankontis al mi novan kaj freŝan anekdoton.
La evento okazis en tiu parto de Italio kiu najbaras al Francio.
Belga turisto alvokis ĝendarmojn por peti informojn (ververe la afero ne estis tre simpla kiel oni povas opinii per tiu "informoj"). La turisto angl-lingve esplikis sian problemon. Bedaŭrinde, la ĝendarmoj ne scipovis la anglan. Post multaj minutoj, unu el du ĝendarmoj petis la dokumentojn al la turisto, sekvante la kutiman rutinon. Li rimarkis la naciecon de tiu ulo, kaj do tuj poste parolis al li franc-lingve. Sekve la problemo solviĝis tre rapide.
Do ankaŭ tiu belga turisto strumblis en la sama (erara) konvinko: "en la tuta mondo oni parolas la anglan".

29 July, 2011

Esperanto estu lingvo por la filozofio!


Iom post iom, la universitatoj aranĝas diversajn kursojn en la angla. Ĝenerale tio ne estas mabona afero... la afero iĝas malbona kiam ekzistas NUR kursoj en la angla.

Ankaŭ en tiu kazo, tio iĝas pli malbona se la angla lingvo inundas humanismajn studojn.
Fakte ĉiu lingvo implicas sian propran kulturon.
Do ni riskas ke, en la estonto, ekzistos nur unu kulturo... kaj multaj sub-kulturoj.

La afero iĝas eĉ terura kiam tiuj kursoj koncernas la instruadon de filozofio kaj la sekvantan esploradon en tiu ĉi fako.

Se ĉiuj studentoj (kaj poste esploristoj) devas plenregi nur la anglan, kiu komentos la germanan... la francan... la japanan... la hispanan... la helenan kaj la grekan filozofion?
La ideoj estas tre povaj. Ili ne bezonas multe da mono por disvastiĝi kaj evolui... tamen la ununura danĝero estas ke ili dronas en la oblio pro la lingva nekomprenebleco.
Ili estas kiel la rusa hejmfarita pano: antaŭ longe la leĝo malpermesis al la familioj baki panon kaj post unu generacio neniu memoras kiel baki tiun panon.

Krome, en filozofio estas tre grava la plenregado de la lingvo. Se la ne-anglolingvanoj estas devigataj filozofii en la angla (kiu estas lingvo bazita sur dirmanieroj pro la vasta semantika areo de siaj vortoj), ili estas komdamnitaj al ĉiama malsupereco.

Do... ĉu eble la filozofio ne estas la plej taŭga fako kie oni devus uzi neŭtralan lingvon kiel Esperanton?
Krome Esperanto estas ne nur simpla kaj neŭtrala, sed ankaŭ preciza, fleksebla, logika kaj krea.
Fine sed grave, ĝi estas helpa lingvo... do, por esti kohera, ĝia uzado estas inda nur "en kaj por" internacia medio (do ĝi konservas nacilingvan filozofion).
Estas tre taŭga ilo por filozofio, ĉu ne?

Kiel diris Bertrand Russel: "la filozofo lernis multajn lingvojn por diri plurfoje la saman stultaĵon".
Do en kiu lingvo ni preferas aserti tiujn stultaĵojn?
Dum ni povas elekti, niaj ideoj estos liberaj.

27 July, 2011

Ĉu vi scipovas Esperanton?


Ni ofte parolas pri disvastigo de Esperanto. Ni ofte maltrankviliĝas pro la kultura kaj lingva kanibalismo. Ni ĉiam klopodis trovi manierojn por sciigi la amason kaj la eliton pri la utileco de Esperanto, pri la fakto ke Esperanto estas viva lingvo, pri la graveco de simpleco kaj neŭtraleco. Ni, de tempo al tempo, diskutas pri desuprismo kaj desubismo... pri finvenkismo kaj raŭmismo.
Kelkfoje ni eĉ sukcesas: ni konvinkis gravajn servojn uzi ankaŭ nian lingvon.

Tamen, kiam ni vojaĝas eksterlande, ni demandas al iu ajn interparolanto: "Do you speak English?".

Tiamaniere ni kontribuas al la sukceso de la neezakta ideo ke "en la tuta mondo oni parolas (nur) la angla". Kompreneble, kiam ni moviĝas en Esperantujo, ni parolas Esperante... ni ja serĉas Esperanton en butikoj kaj afiŝoj, tamen tio estas eĉ pli ĉagreniga ol fari nenion. Fakte, tiamaniere, ni similas pli al fanatikuloj ol samideanoj.

Se ni vere deziras ke la homoj estimu Esperanton... ke la homoj uzu Esperanton, ni mem devas uzi nian lingvon. Do, kiam ni estas eksterlande, unue ni devas demandi "ĉu vi scipovas Esperanton?". Verŝajne ni ne estos sufiĉe bonŝancaj por trovi tuj Esperant-lingvanon... tamen, demando post demando, de peto al peto, iom post iom, tiuj uloj perceptos nian lingvon kiel postulatan aferon... ne nur kiel ludon por strangaj cerbeguloj.